Kelkaj tagaj programeroj:
Plurfoje mi estis en la atelieroj de Mauro pri kreiva esprimo. Ni interalie faris
dancojn laŭ la kvar elementoj: tero, aero, fajro kaj akvo. Mi iris al la grupo
aero, sed konstatis ke mi pli kongruas kun tero. Ankaŭ Kim gvidis atelieron
kiu temis pri dancado. Tie ni dancis kun tukoj aŭskultante muzikon.
Vendrede estis sinprezento de Probal Daŝgupta. Li diris ke en recenzo oni
taksis lin la plej malfacilan verkiston de Esperantujo. Kaj vere mi ne ĉion
komprenis kion li diris. Tion mi rimarkis kiam mi provis klarigi la prelegan
enhavon al aliaj.
0 comments:
Post a Comment