Monday, January 9, 2006

IS

Mi estis tre surprizita kiam mi trovis mian nomon kaj ligon al la taglibro en la reto. Nur al kelkaj homoj mi donis la adreson.

Jen kelkaj detaloj pri la ĉijara IS:

- la partoprenantaro estis malpli granda ol kutime kaj la kutimaj katalunoj mankis, sed tamen ĉeestis nov-katalunoj kaj eks-katalunoj

- la partoprenantoj pli junis, la plej juna partoprenanto havis du jarojn. Ŝi venis kun sia patro kaj alia knabineto kaj multaj nederlandanoj, kvazaŭ nederlanda famili(ar)o ;-)

- la vespera programo plaĉis al mi: Ludis JoMo kiu havis sxajne senfinan energion kiel ĉiam, ĉeestis Armiro de EspoDespo kiu koncertis sole ( li ŝanĝis la tekston de "EspoDespo"
al "Amir sen Kimo, sen Hele, sen ...") kaj prezentis novajn kaj malnovajn kanzonojn. Dum tri kantoj harmonie gastis la Kuracistoj. Ankaŭ venis Krio de Morto el Pollando kaj Kadakar (la Fantomaj gefratoj) Kaj ni aŭdis plurlingvan koncerton kaj Dolchamar venis triope. Kaj Roger el Brazilo dĵ-umis kaj Leo el Pred-Bavario. Do pri tiu riĉa muzika programo kulpis Rolf.

- la letera muro kun memfaritaj poŝtkestoj brilegis

- estis tiom da amikoj kaj konataj homoj ke ne eblis paroli kun ĉiuj. Kia domaĝo! tio eĉ estas danĝero cxar mi rimarkis ke mi dum tiaj okazoj vagadas tro kaj sekve ne havas "profundajn" konversaciojn.

- la junulargastejo estis la plej bela en kiu mi ĝis nun estis

- la etoso estis pli trankvila, la homoj pli frue iris dormi. kelkaj spertuloj plendis pri tio kompare al la pli antaŭaj ISoj. Pri tio mi ne tute konsentas. Kelkfoje mi havis la senton ke mankis kelkaj ŝerculoj, sed nuran diboĉadon oni povas fari ĉie ajn. Forestis kelkaj klasikuloj, mi diras: La tempo venu por novaj klasikaĵoj kaj klasikuloj!

- la silvestra nokto estis ege longa:
Krücke (la lambastono) estis belega princino kun verda, plastika robo. Iel memoris min al la rano (el la historio pri la princino kaj la rano), do estis homa ranismo, kion li faris, ĉu ne?

- malfrunokte okazis homa arumado en la koridoro apud la letermuro al kiu mi anigis

- mi ne klaĉos pri dikaj ventroj

- pri la lastaj tagoj mi nenion scias, mi jam devis foriri la unuan de januaro

Do karaj legantoj, bonvolu aldoni pliajn detalojn!

0 comments:

Post a Comment