Ĉi tie mi nun loĝas. Ŝajnas al mi ke la junularo ĉi tie estas kreskanta. Ekzistas pluraj Esperanto-kurso en/proksime al Barcelona. Sed preskaŭ ĉiuj komencantoj estas viraj, mi ne scias kial.
La Katalunoj estas tre fieraj je sia kulturo kaj lingvo kaj preferas paroli ĝin ol la Hispanan (Kastilian). Dum antaŭaj tempoj (dum la reĝo de Franko) ja estis malpermesita paroli la tri minoritatajn lingvojn. Pro tio estas pli malfacile por eksterlandanoj alkutimiĝi cxar ja ekzistas du lingvoj kaj sufiĉe ofte la aĵoj estas nur en unu lingvo (pli ofte nur en la Kataluna).
Unuflanke mi admiras ke ili sukcesas protekti sian propan lingvon sed aliflanke la lokuloj ofte ne scias kiom malfacile estas lerni fremdan lingvon kaj pro tio ne sufiĉe atentas cxu la fremdulo komprenas ilin. Kiam mi komencis studi ĉi tie en oktobro la reprezentantino diris ke la Erasmusstudentoj estas gravaj por la universitato por ke la ĉi-tieaj studentoj lernu pli pri fremdaj kulturoj ĉar ĝenerale ili ne estas tiom vojaĝemaj.
Do mi miras ĉu povas eblas protekti la propran kulturon, sed samtempe esti malferma al fremdaj kulturoj kaj eksterlandanoj. Pripensinda afero...
0 comments:
Post a Comment