Antaux kelkaj tagoj mi estis en la monata renkontigxo de Sabadell kaj hazarde trovis tiun libron kaj tuj acxetis gxin, cxar gxi nur kostis 4 Eurojn.
Hieraux mi finlegis gxin. Temas pri junulo kiu estas timema rilate al aliaj homoj kaj pere de la Esperanto-movado parte superas tiun problemon.
Mi iom mem rekonis min en la libro. Ankaux mi studas matematikon, kiel la protagonisto. Kaj mi pensas ke multaj Esperantistoj estas iom tia...
Kio iom sxokis mis estis la impreso pri Germanio kiun la libro donas: Ke ni estas fermataj, ne interesigxas pri la problemoj de aliuloj. Almenaux en la percepto de la junulo.
Mi jam lacicxis pri la antauxjugxoj pri mia hejmlando. Cxi tie oni cxiam auxdas la samon: Kia malvarmo! Kiom fermitaj la germanoj estas! ktp. La antauxjugxoj pri Hispanio/Iberio estas "sol y playa" (suno kaj plagxo). Vivante cxi tie oni rimarkas ke ekzistas tiom pli kiun oni povas malkovri pri la karaktero kaj kulturo. Kaj mi malkovras.
Ankaux ke la Kataluna kulturo vere malsamas kompare kun la tipe Hispana. Sed tamen, ambaux estas mediteraneaj kulturoj.
0 comments:
Post a Comment