Antaux kelkaj tagoj mi iris kun du Esperantistoj (Farri kaj la kataluna JoMo) al vilagxa festo de la sankta Johano. Oni brulis arbtrunkon kaj junuloj kun popolvestajxoj dancis cxe la fajro. Estis iom dangxera cxar dauxre falis brulanta cindro, sed cxi-tie sxatas se estas iom dangxere. Alia tradicio estas "correfoc", fajrokurado, kie estas homoj kun raketoj kiuj cxasas la homojn.
Kaj mi lernis ke la Esperanta vorto "kutre" ne vere estas Esperanta. Kiam mi cxi tie auxdis gxin en la Hispana, mi pensis: Aa, tion mi konas de Esperanto kaj gxi ecx signifas la samon.
Sed ja estas male: Sxajne la Katalunoj inventis tion (rimarkindas ke la vorto ne ekzistas Katalune). Sed mi kredas ke mi unufoje auxdis tion de Germano, xelzifesch...
0 comments:
Post a Comment