Tuesday, January 9, 2007

Neŝtelebla IS

Ekzistas trezoroj kiuj (preskaŭ) ne povas esti forprenita de homo. Temas pri memoroj. Mi reportis hejmen multajn tiajn trezorojn de la IS. La mondo kiun mi tie renkontis daŭre fascinas min.

Kelkaj trezoroj:

- La kataluna sponanea koncerto kun hispana brupoto nomata "zambomba". Nekredeble!!
- kunludi en duonimproviza teatro
- la multegaj kontribuoj dum la internacia vespero
- la dulingvaj prelegoj pri Waldorf kaj mallibereoj por junuloj. Jen pruvo ke eblas glata interpretado de sufiĉe fakaj prelegoj per junaj tradukistoj!
- la kastelo mem
- la silvestra kostumkonkurso
- la koncertoj, precipe Espo Despo kaj la nova stelo Pafklik'
- freneza dancado precipe kun berlinanoj
- aŭdi la IS-kanton unuafoje en la origina registro de Amplifiki
- multaj specialaj homoj
- parte ankaŭ estis streĉa kaj laciga, sed neniu ĝojo sen peno!

Ĉijare mi unuafoje estis en la organiza teamo kaj mia parto (la taga programo) ŝajne sufiĉe sukcesis. Mi mem nur povis partopreni kelkajn programerojn pro organizaj farendaĵoj kaj tial ne tro bone konas la detalojn, tio estas ja iom ironie, ĉu ne? Luisa kiu surloke zorgis pri la disdono de ĉambroj por la programo eĉ multe malpli havis tempon por partopreni ion.

Venis pli da homoj ol pasintjare kaj la spirito inter la ĉeestantoj estis pli vigla kaj pli diversa. Estis bona komenco por denove atingi la partoprenantonombrojn kiel antaŭ kelkaj jaroj. Tamen ni atendas granda tasko. Sed kun la nova estro venis nova energio. Mi sentas la spiriton de la germana postmilita generacio kiu rekonstruis la landon ;-) Kaj mi esperas ke refloriĝo de la IS ne tro malhelpos na AS.

0 comments:

Post a Comment